Mark 11

1Kaj kiam ili alproksimiĝis al Jerusalem, al Betfage kaj Betania, apud la monto Olivarba, li sendis du el siaj disĉiploj, 2kaj diris al ili: Iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi, kaj enirinte ĝin, vi tuj trovos azenidon alligitan, sur kiu ankoraŭ neniu iam sidis; malligu kaj alkonduku ĝin. 3Kaj se iu diros al vi: Kial vi faras tion? respondu: La Sinjoro bezonas ĝin; kaj tuj li sendos ĝin ĉi tien. 4Kaj ili iris, kaj trovis azenidon alligitan apud pordo ekstere sur la strato; kaj ili malligis ĝin. 5Kaj iuj apudstarantoj diris al ili: Kion vi faras, malligante la azenidon? 6Sed ili respondis al ili, kiel Jesuo diris; kaj ili lasis ilin. 7Kaj ili alkondukis la azenidon al Jesuo, kaj metis sur ĝin siajn vestojn; kaj li sidis sur ĝi. 8Kaj multaj sternis siajn vestojn sur la vojo, kaj aliaj sternis foliarojn, tranĉinte ilin el la kampoj. 9Kaj kriis la antaŭirantoj kaj la sekvantoj: Hosana! Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo; 10Estu benata la venanta regno de nia patro David; Hosana en la supera alto! 11Kaj li eniris en Jerusalemon, en la templon; kaj kiam li ĉirkaŭrigardis ĉion, kaj la horo jam vesperiĝis, li foriris al Betania kun la dek du. 12Kaj la morgaŭan tagon, post ilia eliro el Betania, li malsatis. 13Kaj vidinte el malproksime figarbon havantan foliojn, li aliris, por trovi, se eble, ion sur ĝi; kaj veninte al ĝi, li trovis nenion krom folioj, ĉar la tempo de figoj ankoraŭ ne venis. 14Kaj responde li diris al ĝi: Neniu por ĉiam manĝu frukton el vi. Kaj aŭdis la disĉiploj. 15Kaj ili venis en Jerusalemon; kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn kaj la aĉetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj kaj la seĝojn de la vendantoj de kolomboj; 16kaj ne permesis, ke oni portu ian vazon tra la templo. 17Kaj li instruis, kaj diris al ili: Ĉu ne estas skribite: Mia domo estos nomata domo de preĝo por ĉiuj popoloj? Sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj. 18Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj aŭdis tion, kaj serĉis, kiamaniere pereigi lin; ĉar ili timis lin, ĉar la tuta homamaso miregis pro lia instruado. 19Kaj kiam vesperiĝis, li eliris el la urbo. 20Kaj matene, preterpasante, ili vidis la figarbon forvelkinta de la radikoj. 21Kaj rememorinte, Petro diris al li: Rabeno, jen forvelkis la figarbo, kiun vi malbenis. 22Kaj responde Jesuo diris al ili: Havu fidon al Dio. 23Vere mi diras al vi: Se iu diros al ĉi tiu monto: Estu formovita kaj ĵetita en la maron, kaj ne dubos en sia koro, sed kredos, ke okazos tio, kion li diras, tiu ĝin havos. 24Pro tio mi diras al vi: Kion ajn vi petos, preĝante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ĝin havos. 25Kaj kiam vi staras preĝante, pardonu, se vi havas ion kontraŭ iu; por ke ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, pardonu al vi viajn erarojn. 26Sed se vi ne pardonos, ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, ne pardonos viajn erarojn. 27Kaj ili denove venis al Jerusalem; kaj dum li ĉirkaŭiris en la templo, la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliaĝuloj venis al li, 28kaj diris al li: Laŭ kia aŭtoritato vi faras ĉi tion? aŭ kiu donis al vi tian aŭtoritaton, ke vi faru ĉi tion? 29Sed Jesuo diris al ili: Mi faros al vi unu demandon, kaj respondu al mi, kaj mi diros al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion. 30La baptado de Johano, ĉu ĝi estis el la ĉielo, aŭ el homoj? respondu al mi. 31Kaj ili diskutis inter si, dirante: Se ni diros: El la ĉielo, li diros: Kial do vi ne kredis al li? 32Sed se ni diros: El homoj-ili timis la popolon, ĉar ĉiuj opiniis, ke Johano efektive estis profeto. 33Kaj responde ili diris al Jesuo: Ni ne scias. Kaj Jesuo diris al ili: Kaj mi ne diras al vi, laŭ kia aŭtoritato mi faras ĉi tion.

Copyright information for Esperanto